25-a MKR: Sillian, Aŭstrio (2014)

  • Kie: Sillian, Orienta Tirolo, Aŭstrio
  • Kiam: 18-a – 21-a de septembro 2014
  • La ejo: Hotelo “Schwarzer Adler” (1100 m)
  • Partoprenantoj: 31 el 8 landoj: HR (14), I (3), CH, A, RUS kaj S (1)
  • Ekskursoj: Sillian Huette (2460 m) kaj pinto Hollbruckerspitze (2581 m) an Karniaj Alpoj, kaj vojo cxirkaux pintoj Tre cime de Lavaredo (2999 m) kaj Paternkofel (2744 m) en Dolomitoj.
  • Vetero: Tipa altmontara: Belaj sunplenaj matenoj kun nuboj posttagmeze kaj kelkaj pluvgutoj.
  • Interesaĵoj: Multege da mirteloj, restajxoj de Unua mondmilito survoje, jubileaj tortoj lastvespere

 

ĵaudo, 18-a de septembro

Post pluvplenaj tagoj kiuj regis antaŭ MKR, tiu ĉi finfine venigis sunon kaj varmon. Urbeto Sillian, kiu troviĝas tuj apud ital-aŭstra limo, montris al ni agrablan vizaĝon, kun amaso da montoj je ambaŭ flankoj de la valo de rivero Drau/Drava, kies fonto troviĝas aliflanke de la limo, en Italio, kaj enfluo al Danubo, ĉ. 700 km pli oriente, ĉe kroatserba limo.

La ejo, hotelo Schwarzer Adler, troviĝas en la mezo de la urbeto, tuj apud malgranda placo kiu servas kiel parkejo. La hotelo troviĝas en granda malnova konstruaĵo (tie eĉ fama Richard Strauss iam feriumis, kiel diris al ni la tabulo ĉe la enirejo!) kun iom stranga labirinto de koridoroj kaj ĉambroj, kiuj, ŝajne, ĉiuj estis 8-litaj, sed nur po kelkaj litoj estis preparitaj por ni: do ni havis grandegajn 2- kaj 4-litajn ĉambrojn.

Antaŭ vespermanĝo organizantoj preparis etan ekspozicion rilate al 25-a jariĝo de MKR kaj la vesperon oni pasigis parolante ĉefe pri antaŭaj jaroj kaj MKR-oj, rememorigante la iamajn travivaĵojn.


Hotelo “Schwarzer Adler” kiu gastigis nin en Sillian. Fotis: Vanja

Vendredo, 19-a de septembro

Veterprognozo anoncis belan veteron antaŭtagmeze kaj eblan pluvon poste kaj ni esperis ke ni tamen evitos la postan malsekiĝon. La ekskurso komencis per la veturado laŭ stranga kaj tute malebena neasfaltita arbarstrato al montkabano Leckfeldhuette (1970 m). Tie atendis nin parkejo sed ankaŭ bovaro kiun paŝtistoj sensukcese provis forigi de la strato.

Post komuna fotado ekis la mugrado. La larĝa vojo gvidis nin daŭre supren kaj post iom pli ol horo kaj duono ĝi venigis nin al la kresto kiu formas la limon inter Auŝtrio kaj Italio, ĉe Sillianerhuette (2447 m). Bedaŭrinde, iom antaŭ la kresto ni eniris grandan nebulnubon kiu tute kovris nin kaj la ĉirkauaĵon .. do, estis bona tempo por varmiĝi per varma teo en la montkabano. Dum nia ripozo nuboj iom post iom maldensiĝis kaj ni baldaŭ sukcesis kapti fojfojajn rigardojn al najbarajn pintojn.


Komuna foto ĉe Leckfelderhuette. Fotis: Vanja


Rigardo al Sillian kaj ĉirkauaĵo. Fotis: Vanja


Proksime al Sillianerhuette. Fotis: Vanja


Ripozo en la kabano. Fotis: Vanja

Grupo A, fortuloj, daŭrigis baldaŭ la promenadon al pinto Hollbrucker Spitze (2581 m) kaj la resto de la grupo disiĝis serĉante agrablajn vojojn kiuj gvidis nin ĉefe al pinto Hornischegg (2550 m). Survoje videblis pluraj restaĵoj el la tempo de unua mondmilito kaj, kiel pli belaj motivoj, malhelaj rokoj, vastaj herbejoj kaj nekredeble bluaj lagetoj.

Revenante, la plej multo de la partoprenantoj prenis la interesan vojon al pinto Heimkehrkreuz (2386 m) kie estis starigita granda ligna kruco kiel memoraĵo al soldatoj kiuj revenis de la Dua mondmilito. La vojo ĝis la kruco estis tre agrabla, sed ĝia daŭrigo al la parkejo ne tiel – ĝi estis dekliva kaj genudoloriga, sed almenaŭ ofertis al ni multe da bongustaj mirteloj kaj vakcinioj. Post unu horo ni trovis nin denove ĉe parkejo, kun sufiĉe da tempo por manĝi kukon kaj trinki teon en la kabano antaŭ la mallumo kaj reveturo al la valo.


Daŭrigante laŭ la kresto al Hornischegg. Fotis: Vanja


Rigardo reen al la kabano kaj kresto okcidenten. Fotis: Vanja


Survoje al Hornischegg. Fotis: Vanja


Familia foto sur la pinto. Fotis: Vanja


Iamaj soldatejoj survoje. Fotis: Vanja


Vojo al Heimkehrkreuz. Fotis: Vanja


Cxe la kruco. Fotis: Vanja


Belegaj septembraj koloroj. Fotis: Vanja

Denove en la valo, atendis nin vespermanĝo kaj post ĝi prezentado de lumbildoj de unuaj 15 jaroj de MKR-oj per kiuj ni reveturis denove, pense kaj kore, al pasintaj jaroj ….

Sabato, 20-a de septembro

Post la unua tago, dediĉita al Karniaj Alpoj, la dua estis rezervita por unu el la plej konataj kaj elstaraj eŭropaj montaroj: Dolomitoj!

De Sillian ni veturis tra Dobbiaco/Toblach kaj Misurina al konata dekliva montstrato kiu venigis nin al Auronzohuette kiu situas je 2320 m, tre tre proksime al famaj pintoj de Tre Cime de Lavaredo (2999 m).

Vetero montris al ni unu el ĝiaj plej belaj flankoj – dum suno varimigis nin de supre, el proksimaj valoj nebulo iom post iom leviĝis kaj formis nekredeblajn motivojn!


Rigardo de la parkejo cxe Rifuggio Auronzo. Fotis: Vanja


Rifuggio Auronzo, plej alta punkto de la strato. Fotis: Vanja

La partoprenantaro dividiĝis je du grupoj: A grupo, pli ambicia, ekis grandan cirklon ĉirkaŭ pinto Paternkofel (2744 m) tra montkabano Buellelejochhuette (2528 m) ĝis Dreizinnenhütte (itallingve: Rifugio Antonio Locatelli S. Innerkofl) je 2438 m. La alia grupo, grupo B, ĝuantoj, faris pli malgrandan cirklon, ĉirkaŭ Tre Cime, irante okcidenten.

Dum unua migradhoro, sunplena, belegaj rigardoj okupis nin dum ĉiu paŝo, denove kaj denove ni makkovradis novajn spektaklojn por okuloj! Sed, tiam venis nuboj … irante malrapide, sed senhalte, post aldona horo ni estis kovritaj kaj ĉirkaŭigitaj per densa nebulo .. iĝis malvarme kaj ankaŭ iom malseke, pro malhumideco.


Grupo B ekis la migradon. Fotis: Vanja


Senĉesaj belegaj rigardoj … Fotis: Vanja


Tre Cime de norda flanko. Fotis: Vanja


Suno malaperis, nuboj venas … Fotis: Vanja


Tre Cime westas jam duonkovritaj … Fotis: Vanja


Jen la montkabano! Fotis: Vanja

Post 3-hora migrado ambaŭ grupoj renkontiĝis ĉe Dreizinnehuette, kie ni trovis senventan flankon por manĝi sandviĉojn. Ambiciuloj denove trovis novan celon: tunelan vojon al Paternkofel. La vojon faris suferantaj soldatoj dum la Unua mondmilito … ni apenaŭ povis imagi kie estis vivi tie dum vintro kaj kun vivo en danĝero!
(La pinton mem ni ne vizitis, nur unuan parton de la vojo)


La kabano rigardata de la vojo al Paternkofel. Fotis: Vanja


Apud la tunelo. Fotis: Vanja

Revenante tra densa nebulo, ni venis al Rifuggio Lavaredo (2344 m) kaj tie, por la lasdta revenparto, ĝis Auronzohuette, je nia surprizo, tutsubite, aperis la suno! Kia ĝojo, kaij rigardoj!


Montkabano Lavaredo. Fotis: Vanja


Revenante al Rifuggio Auronzo … Fotis: Vanja


Ludo de montoj, suno kaj nebulo! Fotis: Vanja

Vespere, post la reveno, ni rigardis la bildoj de lastaj 10 MKR-oj, kun antaŭprelego (de Jan Vajs) pri tradicia slovaka E-aranĝo Poludnica. Kaj, ni ne forgesu naskiĝtagajn tortojn por MKR-jubileo!


Vesperaj tortoj! Fotis: Vanja


Jan Vajs prelegas pri Poludnica. Fotis: Vanja

 

Dimanĉo, 21-a de septembro

Post pli longa dormado kaj trankvila matenmanĝo plej multe da partoprenantoj jam devis forveturi ĉar neniu el ni loĝis proksime – plej trankvilan forveturon havis tamen tiuj kiuj loĝas plej for, Sjoerd kaj Tanya, kiuj reflugis hejmen post du tagoj.

ĝis venonta jaro, espereble kun pli bela vetero!

24-a MKR: Jankovac, Kroatio (2013)

  • Kie: Montkabano Jankovac, monto Papuk, Slavonio, Kroatio
  • Kiam: 26-a – 29-a de septembro 2013
  • La ejo: Montkabano Jankovac (480 m)
  • Partoprenantoj: 21 el 6 landoj: HR (14), I (3), CH, A, RUS kaj S (1)
  • Ekskursoj: Ivačka glava (913 m), dua plej alta pinto de Papuk, Kapavac (792 m), fortikaĵriunoj Ružica kaj Stari grad, edukpado ĉirkaŭ Jankovac
  • Vetero: Malbela – nubplena, foje kun pluvo, kelkaj sunradioj videblis nur de Ivačka glava
  • Interesaĵoj: Multege da fungoj, rikolto de diversaj arbarberoj, tre bona manĝaĵo servita en la ejo


Partoprenantoj ekante al ruino Ružica kaj pinto Kapavac. Fotis: Vanja

ĵaudo, 26-a de septembro

Bela estis tiu komenca tago, sed la plej multo venis lacaj malfrue vespere … kaj veturado laŭ 14-kilometra neasfaltita strato trans monto Papuk ne estis plej agrabla vespera umado. :o )

Vendredo, 27-a de septembro

Veterprognozo promesis pluvon, sed matena rigardo tra fenestro ŝajnis pli optimisma. Tamen, tuj antaŭ la foriro ekis la pluvo kaj pluvis dum 3 horoj, ĝis kiam ni venis sub pinto Ivačka glava, kun kotplenaj ŝuoj. Venante al la pinto la nuboj maldikiĝis kaj eĉ suno montris sin dum 15 minutoj … kaj poste denove venis nebulo.

Ni revenis tra (fermita) kabano ĉe Nevoljaš kaj laŭ glita vojo (kun multaj falitaj arboj) reen al la ejo.

ĉiuj feliĉis revenante al la ejo, varma kaj agrabla, kun duŝoj kiuj feliĉigis ĉiujn.


Montkabano Jankovac. Fotis: Vanja


Paŭzo en la malseka arbaro. Fotis: Vanja


Kotplena arbarstrato. Fotis: Vanja


Sur Ivačka glava. Fotis: Vanja


Revenante tra densaj slavonaj arbaroj. Fotis: Vanja

Sabato, 28-a de septembro

Veterprognozo ĉi foje promesis sunon … sed, ĝi ne aperis – tutan tagon ni marŝis sub nuboj, foje tra nebulo. Sed, ni vizits belan kaj grandan fortikaĵruinon Ružica kaj ne tiel grandan kaj konservitan Stari grad .. kiu tamen troviĝis sur romantika kresto kie abundis arbarberoj.

Sur pinto Kapavac atendis nin televidturo kun laŭta elektramaŝino kaj densa nebulo – ne tre agrablaj akompanoj.

Sed, multe pli agrable estis lavi piedojn en lago ĉe vilaĝo Duzluk kie ni denove revenis al civilizacio! :o )

Kaj en la ejo atendis nion abunda kaj bongustega vespermanĝo!


Vizitante ruinon Ružica. Fotis: Vanja


Marŝante al Kapavac. Fotis: Vanja


Grandega fungo. Fotis: Daša


Apud Stari grad. Fotis: Vanja


Refreŝiĝo post la tuttaga migrado. Fotis: Vanja


Abunda kaj bongusta vespermanĝo. Fotis: Vanja

Dimanĉo, 29-a de septembro

Tutan antaŭtagmezon pluvegis – sed, la plej kuraĝaj tamen transiris la tutan edukpadon! Ni vizitis fonton de loka rivereto, du kavernetojn kaj la (bedaŭrinde tre malfortan) akvofalon.

ĝis venonta jaro, espereble kun pli bela vetero!


Edukpado ĉe Jankovac. Fotis: Vanja


Apud lago Jankovac. Fotis: Vanja

23-a MKR: Lovran, Kroatio (2012)

Bildo

  • Kie: Pansiono Stanger, Lovran, Istrio, Kroatio
  • Kiam: 11-a – 14-a de oktobro 2012
  • La ejo: Pansiono Stanger (20 m)
  • Partoprenantoj: 33 el 8 landoj: HR (12), H (8), D (5), A (3), I (2), B, RUS kaj S (1)
  • Ekskursoj: Učka (1401 m), plej alta pinto de Istrio, kaj Sisol (835 m)
  • Vetero: ĉefe nuboza kaj pluvoza kun pli da suno nur dum, kompreneble, neekskursaj tagoj
  • Interesaĵoj: Fortega vento sur ambaŭ pintoj, manko da rigardoj pro la nebulo, kaŝtanfesto en Lovran, naĝado en la maro tuj apud la ejo


Parto de partoprenantoj de la ekskurso al Sisol. Fotis: Vanja

ĵaudo, 11-a de oktobro

Komenca tago, bela kaj varma, unuaj alvenintoj eĉ naĝis en la maro!

Vendredo, 12-a de oktobro

Ambaŭ grupoj ekis el vilaĝo Brseč al pinto Sisol. Bedaŭrinde, la vetero ne kunlaboris – surpinte blovegis kaj la pinto estis kovrita per densa nebulo, ekis ankaŭ pluveto …

Grupo A revenis laŭ kresto, promenante dum kelkaj horoj kaj grupo B revenis laŭ la sama vojo al Brseč.

Vespere ĉiuj promenis al Lovran kie okazis kaŝtanfesto … kaj tie surprizigis nin Elena kaj Ella kiuj kaŝe venis al Lovran saluti nin!


La etoso apud pinto Sisol. Fotis: Vanja


Vespermanĝo en la ejo. Fotis: Vanja


Kaŝtanfesto en Lovran. Fotis: Vanja


Kaŝtanoj abundis. Fotis: Vanja

Sabato, 13-a de oktobro

La dua migradtago denove ekis kun akceptebla vetero …. sed, en la montoj vento eĉ pli forte blovis ol hieraŭ kaj tagmeze ekis pluvo. La migrantoj malsekiĝis kaj ne tre gaje revenis al la ejo, sed la lasta grupo tamen kaptis iom da rigardo tra dikaj nuboj.


Nebulo survoje al Vojak, plej alta pinto de Učka. Fotis: Vanja


Apud Vojak, fortega vento preskaŭ forblovis nin kaj ankaŭ ekpluvis. Fotis: Vanja


Vespera umado en la ejo. Fotis: Vanja

Dimanĉo, 12-a de oktobro

Du ekskurstagoj pasis kun malbela vetero kaj kiam venis adiaŭa tago la vetero tuj pliboniĝis … suno brilis kaj blua ĉielo kaj blua maro montris siajn belecojn!


Rigardo de la eja fenestro. Fotis: Vanja